Quantcast
Channel: fisl14's contents tagged with "fisl2013"
Viewing all articles
Browse latest Browse all 20

10 motivoj por iri al FISL

$
0
0

 

Mateus Luna, de la paĝo Ubuntu GK, iris al FISL13 kaj tiom ŝatis ke li decidis verki tekston kiu mencias 9 motivojn pro kiuj vi devas iri al FISL.

Ni decidis sekvi la ideon de Mateus kaj aldonis 1 motivon al liaj 9 motivoj. Kaj ni demandas: kiuj estas viaj motivoj? Komentu ĉi-afiŝe aŭ en viaj retejoj kaj blogoj, ke ni republikigos ĉi tie la plej kreivajn.

 

1. Se vi estas fano de libera programaro, ne ekzistas pli bona loko por via nerdeco.

FISL kunigas la plej variajn komunumojn de libera softvaro de Brazilo, do se vi ŝatas Linux jam de longa tempo kaj ĉiam volis havi algluaĵon, T-ĉemizon, vizierĉapon, bendon, aŭ ion ajn de via preferata distribuaĵo de Linux aŭ de alia softvaro, ĉi tiu estas via loko. La tipaj fotoj kun pupegoj ankaŭ endas por la plej grandaj fanoj de la temo. Pasintjare oni havis, krom Tux, fama pingveno de Linux, la vulpon de Firefox, kaj la drako de KDE.

2.Se vi volas koni novajn teknologiojn, la budoj estas plenaj de tio.

Estas pluraj firmaoj, komunumoj, kaj teamoj kiuj prezentos siajn verkojn en la budoj de la salono de FISL. Kiel ĉiujare, Red Hat estis tie prezentanta siajn solvojn por servilojn, la teamo de Qt demonstris sian integritan softvaron por programi, kaj surprize al ni Canonical kunportis sian Ubuntu for Android. Sed tiu, kiu elstaris en 2012, estis Mozilla, kun Firefox OS por porteblaj aparatoj (kiu ĉeestos denove en 2013).

3. Se vi interesiĝas pri politikoj rilataj al teknologio de informado, FISL estas plena de debatoj.

Multaj registaraj estaĵoj ĉeestis la polemikan debaton pri la Civila Marko de Interreto. Ankaŭ estis forta mobilizo fare de la Pirata Partio, kiu alportis sian fondinton, la svediano Rick Falkvinge, por prelegi. Ankaŭ ĉeestis pluraj reprezentantoj de la blogosfero, defendantaj pli grandan liberecon por aktivismo en interreto kaj SERPRO alportis prelegojn kaj budon por informi pri agadoj kiujn ĝi faradis por libera softvaro en la registaro. La grupo Mulheres Na Tecnologia (inoj en teknologio) (/MNT), kiu havas anojn en nia universitato, ankaŭ ĉeestis. Fine de la evento, oni kreis leteron al la prezidentino Dilma (kiu miaopinie estis malforta, kompare kun la okazintaj debatoj ¬¬').

4. Se vi interesiĝas pri libera aparataro, FISL pli kaj pli riĉiĝas ĉi-teme.

Pro la supreniro de Arduino, la temo libera aparataro neniam antaŭe estis tiel ĉeesta en FISL kiel nun. Okazis pluraj metiejoj kie la partoprenantoj povis ludi pri robotiko ekde la projekto, disvolvado de la enkorpigita kodo, muntado de la karto, ktp. Iuj softvaroj por simulado kaj muntado de elektronikaj cirkvitoj ankaŭ estis temoj de prelegoj. Centro Marista de Inclusão Digital (CMID) alportis tre interesan budon, kun materialo produktita de la lernantoj uzantaj aparatojn reutiligitajn, kun kreivaj solvoj por la serioza problemo de elektronika forĵetaĵo. Aliaj elstaraĵo estis la teamo de MetaMáquina, kiu alportis al Brazilo la proponon vendi modelojn de RepRap, fama 3D-presilo, kiu kapablas krei siajn proprajn pecojn. La projekto estas tute farita el libera aparataro, uzante variaĵon de Arduino. La 3D-aj modeloj povas esti faritaj ankaŭ per libera programaro. Eĉ pli, la teamo prezentis metiejon kiu instruis kiel munti la 3D-presilon por la scivolemuloj.

5. Se interesas vin fari negocojn pri ĉi tiu kampo, la prelegantoj de FISL povas helpi vin.

Krom la firmaoj kiuj estas en la budoj, pluraj prelegantoj venis diskuti pri entreprenismo kaj kiel fari negocojn uzante liberan programaron kaj apertajn teknologiojn. Konsiderinda teamo de globo.com estis en FISL pasintjare por prezenti siajn spertojn rilatajn al la migrado de la datenbazo de la retejo al apertaj platformoj. Prelegis ankaŭ unu el la reprezentantoj de Open Source Initiative, kiu klopodas disvastigi la uzadon de liberaj permesiloj en la plej variaj tipoj de informadikaj negocoj. Fine, unu el la kvin prelegoj prezentitaj de la simpatia direktoro de Linux International Jon “Maddog” Hall, temis pri kiel akiri monon per libera programaro, kiu tute plenigis la aŭditorion (Maddog ĉeestos denove, vidu aliajn sur la paĝo de elstaruloj).

6. Se vi ŝatas bonan kaj malnovan batalon inter programlingvoj, FISL havas pli ol sufiĉe da tio

La entuziasmuloj de komputiko ĉiam ĉeestas kun prelegoj kiuj klopodas prezenti al vi la avantaĝojn de ĉiu programlingvo, kun konsiletoj por komencantoj kaj trukoj por la spertuloj. Vi eliras prelegon pri C, iras al unu pri Python, spektas alian pri Java kaj poste iras al prelego pri Assembly. Kiel kodrompi LibreOffice? Kiu estas la plej bona motoro por krei ludojn? Kiel mi programas aplikaĵojn por tabuletoj kaj inteligentaj poŝtelefonoj? Kiu devus esti la unua programlingvo instruita en kurso de programado? Fine, estas pluraj traktataj temoj por la disvolvistoj.

7. Se vi volas scii pli pri libera filozofio kaj defendas “komputilan inkluzivigon”, FISL ankaŭ estas loko por homaj sciencoj!

Pluraj profesoroj ĉeestis, jen en prelegoj, jen en debatoj, por diskuti la manieroj labori per libera programaro en edukado. La ciklo de debatoj kiu okazis en la ĉambro Paulo Freire (liberas programaro por liberiga edukado), kunigis plurajn atestantoj pri kiel okazadis la realigado de la uzo de libera programaro en lernejoj, kaj kiujstas la defioj kaj solvoj por tiu proceso de migrado. Prelegantoj de pluraj kampoj, eĉ filozofoj, opiniis pri la defendo de la plej diversaj tipoj de “libereco” defendotaj en la hodiaŭa mondo.

8. Se vi ŝatas dizajnon, plastikajn artojn, dancon, kaj muzikon, FISL ankaŭ akceptegos vin.

La dizajnistoj kiuj ĉeestis povis spekti kelkajn metiejojn uzante liberajn ilojn, krom interesan debaton kiu kunigis anojn de la plej gravaj komunumoj de la areo. Kunlaborantoj, disvolvistoj kaj artistoj kiuj uzas liberan programaron en siaj ĉiutagoj interŝanĝis ideojn pri uzebleco de la interfaco kaj potencialo de ĉiu programo. Ankaŭ esits spaco por la plej diversaj kulturaj prezentadoj, inkluzive rondo de kapoejro. La ularo de la Kodrompista Buso alportis metiejojn kiuj kunigis temojn de programado kun artaj ludoj kiel halt-movo (stop-motion) per modlopasto (bedaŭrinde, la kodrompista buso ne ĉeestos ĉi-jare samforme kiel la pasinta jaro, sed ĉe la kodrompista buso lasthoraj surprizoj ja okazas!)

9. Se vi volas lerni kiel kunlabori kaj sinengaĝi pli kun la komunumoj de libera programaro, FISL estas la perfekta loko.

Pli ol ĉio, FISL estas bonega ejo por ke vi engaĝu vin en malfermkodaj projektoj kaj agadi ĉe tio kio plej interesas vin. Ĉe kelkaj tabloj estis blogistoj, programistoj, aktivistoj de libera programaro, kiel tiuj kiujn oni nur vidas per interretaj fotoj, aŭ kiuj verkis artikolon kiun vi jam legis sed ne konis la aŭtoron. FISL estas la plej bona loko por kontakti tiun ularon kaj komenci vere kontribui. Kiel jam menciite, la plej bona ekzemplo por ni estis App Hack Day kaj Sprint de Tradukado de Mozilla, kie ni povis lerni kun la propra teamo de Mozilla kiel disvolvi aplikaĵon por la nova Firefox OS, kiu alvenos al la brazila merkato per Vivo kaj Telefônica, krom kunlabori kun la tradukado de la retejo por disvolvistoj de Mozilla. Ekde tiaj agadoj, vi engaĝiĝos en la dissendolistoj kaj iĝos aganta membro en la komunumo de libera programaro.

10. Se vi volas diskuti pri libera interreto, kunhavigado, kaj kodrompista aktivismo, via loko estas la trako Aaron Swartz.

Omaĝe al la kodrompisto kaj aktivistoj Aaron Swartz, la diskutoj kaj agadoj rilataj al la temaroj de libera kulturo kaj interreto, kunhavigado, malkopirajto, krea komunaĵo, travidebleco, kaj kodrompista aktivismo estos kunigitaj en unu trakon kun lia nomo. Aaron iĝis simbolo pri la lukto por kunhavigado post kiam li mortigis sin, komence de ĉi tiu jaro, dum li estis jure procesata pro piratado fare de la Instituto de Teknologio de Massachussets (MIT).


Viewing all articles
Browse latest Browse all 20

Latest Images

Vimeo 10.7.0 by Vimeo.com, Inc.

Vimeo 10.7.0 by Vimeo.com, Inc.

HANGAD

HANGAD

MAKAKAALAM

MAKAKAALAM

Doodle Jump 3.11.30 by Lima Sky LLC

Doodle Jump 3.11.30 by Lima Sky LLC

Doodle Jump 3.11.30 by Lima Sky LLC

Doodle Jump 3.11.30 by Lima Sky LLC

Trending Articles


Las pistas de Blue para colorear e imprimir


Scooby doo para colorear


Libros para colorear


Mandalas de flores para colorear


Dibujos para colorear de perros


Mariquitas para colorear


Gwapo Quotes : Babaero Quotes


Dear Ex Quotes, Sakit Quotes


Tagalog Quotes : Pagmamahal Quotes


RE: Mutton Pies (mely)


Pokemon para colorear


Winx Club para colorear


Girasoles para colorear


Rana para colorear


Renos para colorear


Dromedario para colorear


People Walk Away Quotes, Inspire Quotes


Tagalog Quotes and More Love Quotes in Tagalog


Long Distance Relationship Tagalog Love Quotes


Mga Tala sa “Unang Siglo ng Nobela sa Filipinas” (2009) ni Virgilio S. Almario





Latest Images

Pangarap Quotes

Pangarap Quotes

Vimeo 10.7.0 by Vimeo.com, Inc.

Vimeo 10.7.0 by Vimeo.com, Inc.

HANGAD

HANGAD

MAKAKAALAM

MAKAKAALAM

Doodle Jump 3.11.30 by Lima Sky LLC

Doodle Jump 3.11.30 by Lima Sky LLC

Doodle Jump 3.11.30 by Lima Sky LLC

Doodle Jump 3.11.30 by Lima Sky LLC