FISL en Lernejoj estas propono de la laborgrupo edukado de FISL14 por antaŭenpuŝi la inkludon en FISL de lernejoj kun novigaj proponoj uzantaj liberan softvaron. Ĉiu elektita lernejo eniros la programon de la aranĝo kune kun du aŭ tri prelegantoj ĉeestantaj en Porto Alegre, en la ĉambro Paulo Freire, por distanca interagado.
Dum 20 minutoj, la lernejo transsendos aktivaĵon – iu ajn kiu povas esti filmata kaj kiu reprezentas la laboron faratan en la lernejo – al la aranĝo kaj sekve okazos debato, komence kun analizo de la aktivaĵo fare de la invititaj prelegantoj. La finaj 20 minutoj estos uzataj por interagado de la lernantoj kaj instruistoj de la lernejo kun la publiko de fisl.
La laborgrupo edukado formos komision por elekti la partoprenontajn lernejojn. La kriterioj fokusos je: a) merito de la lerneja aktivaĵo kiel ekzemplo de utiligado de libera softvaro kun edukaj celoj, b) distribuado de lernejoj tra la lando, c) teknika disponebleco de la lernejo por la aranĝo, kies detaloj estos pridiskutataj kun la komisio dum la elekta proceso, kun la celo garantii la oportunon de partopreno por lernejoj kiuj havas malmulte da teknikaj risurcoj.
La proponoj, sendotaj per retpoŝto, devas enhavi:
- Nomo de la lernejo
- Nomo kaj retpoŝta adreso de la respondeculo(j) pri la aktivaĵo en la lernejo kaj iliaj ligoj al la lernejo (invitito, perkonkursa dungito, dungito, ktp.)
- Datenoj de la lernejo
- Urbo/Ŝtato
- Nivelo de edukado, kiun la lernejo provizas
- Ĉu publika aŭ privata lernejo
- Mallonga priskribo de aktivaĵoj realigitaj per libera softvaro
- Priskribo de la aktivaĵo realigota dum FISL14
- Letero klariganta kial oni opinias grave ke la lernejo partoprenu en FISL
- Videaĵo longa je ekde 10 ĝis 15 minutoj, kiu prezentas la proponitan aktivaĵon kaj la lernejon
La lernejoj devos sendi siajn proponojn ĝis la 20-an de majo al la adreso escola@asl.org.br.
FISL en Lernejoj estas realigo de ASL kun la subteno de Diretoria de Software kaj de la grupo Texto Livre, respondeca pri la teknika teamo de ĉi tiu programero.